====== Sub mia fenestro ====== ^Muziko|franca popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Josef Cink]]| ^Origina titolo|Debat ma fenestro, aŭ Se canto| ^MIDI|{{:muziko:sub_mia_fenestro.mid}}| Fama okcitana kanto. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:sub_mia_fenestro.png}} Sub mia fenestro najtingala kant’ sonas tutan nokton por mi maldormant’. //Refreno:// >La kanto birdeta ne koncernas min, estas gxi por mia fora amatin’. Post montoj altegaj gxis la firmament’ kasxas sin de mia amatin-tegment’. Montaroj, klinigxu, levu vin eben’, por ke domon karan vidu mi sen gxen’. Kompleze montaroj vere klinis sin, lasis mian vidon al la amatin’. {{tag>kanto litero_s kanto franca popola notoj midi}}