====== Subamiĝi ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^Kantas|[[Dolchamar]]| ===== Teksto ===== Ne brilas suno tien cxi Io gxin portis for de mi Gitaraj kordoj lozigxas Sed penso dauxre estas en flug' Sur mole flagra blu' lanug' Destinojn gxi sxnurligas Parolon ni bezonas ne Vi estas en mia orel' kaj en okul' //Refreno//: >Nur sonor' en nokto >Vin portas al mia flank' >La hauxtan silkon >Mi tusxas en hela blank' >La sekvan fojon ke vi venas Finnlanden >Mi diros: cxu subamigxu ni? Maten' ne havas gracon, ne Tio estas sorto de ni, ve Pro kio havi la forton? Momenton da silento plu Post tio vekilacxa bru' Forjxetas nin el la revoj Mi diris se malaperos mi, kion do Sxi diris kion mi faros se mi volas, ho! {{tag>kanto litero_s}}