====== Sube en valo ====== ^E-teksto|[[wpeo>Reto Rossetti]] kaj [[Stephen Thompson]]| ===== Teksto ===== Klinu la kapon, kaj kun atent' auxdu en valo blovon de l’ vent'. >Blovon del' vento, blovon de l' vento; auxdu en valo blovon de l' vent'. Floroj la sunon amas sen fin'. Scias angxeloj, ke amas mi vin. >Amas mi vin, amas mi vin Scias angxeloj, ke amas mi vin. Skribu leteron por mia bon', Sendu gxin jam al la sxtata prizon'. >Sxtata prizono, sxtata prizono Sendu gxin jam al la sxtata prizon'. Turon masonu super la val', por ke mi vidu sxin sur cxeval'. >Sxin sur cxevalo, sxin sur cxevalo, por ke mi vidu sxin sur cxeval’. Sube en valo, en milda lament', Milde vespere blovas la vent'. >Blovas la vento, blovas la vent'. Milde vespere blovas la vent'. {{tag>kanto litero_s angla}}