====== Suno en mar' ====== ^Teksto|[[Urszula TUPAJKA]]| ===== Teksto ===== Suno en mar' Jam gxuste dronis en rugxora flam'. Ni sur la sabl' pasxas en la brakumo de la am' Suno en kor' elvokas sentojn de amnostalgi'. Ho jes ho jes, en via brakumo fartas pli bone mi. Jam la vesper' ekregis muta sur la blua mar' kaj via man' transdonas varmon de juneca ard'. Sur la cxiel' aperis luno en argxenta bril'; ho jes ho jes nun ni povas sxangxi kisojn varmegajn mil. {{tag>kanto litero_s esperanto}}