====== Suno mia ====== ^Teksto|Giovanni CAPURRO| ^Muziko|Edoardo Di CAPUA| ^E-teksto|[[wpeo>Luigi Minnaja]]| ^Origina titiolo|'O sole mio| ===== Teksto ===== {{ youtube>sjqHA8x1rOk|Origina plenumado}} Kiom gxojigas sunobrila tago, post uragan' cxielo plenserena; l'aero fresxa sxajnas festoplena... Kiom gxojigas sunobrila tago! Sed sun' alia, ecx bela pli, sur frunto via ardas por mi! Brilas la vitroj de fenestro via, pro sia vocxo lavistino vantas, dum sxi, la tukojn etendante, kantas, brilas la vitroj de fenestro via. Sed sun' alia, ecx bela pli, sur frunto via ardas por mi! Kiam noktigxas kaj subiras suno, min kaptas ombro de melankolio: kaj mi restadus sub fenestro via, kiam noktigxas kaj subiras suno. Sed sun' alia, ecx bela pli, ardas por mi! sur frunto via Sed suno, sed sun' alia, ecx bela pli, ardas por mi! ===== Eksteraj ligoj ===== * {{youtube>link:-2OEJulGxSo|kantata en Esperanto traduko de Sylla Chaves}} {{tag>kanto litero_s itala filmo}}