====== Sunobriloj ====== ^Teksto|François RIDEL| ^E-teksto|[[Roel HAVEMAN]]| Originas de Massilia Sound System. La kanto eniras KD-on "Kompil' Volumo 2" (Vinilkosmo, 1996). ===== Teksto ===== //Refreno:// >Sunobriloj igas inojn amoplenaj >sunobriloj igas inoj gxojmienaj >Ho sun'! Grandas mia kor' >do al inoj tiru min amor' Sed kio cxe l' auxror' min vekas je l' sepa hor'? pro brilo de radi' mi ekcxesis songxi pli mi ellitigxis kaj iris al la kurteno Jen! vidu la suno: revenis gxi en cxi maten' dum tre longa tempo sopiris ni gxin kaj ion en la sango kirle movadas suninklin' Mi krias sur la strato pri tiu cxi konstato vekigxu mia frat'! frido cedis ala sunstato sonu sirenoj, cxiu sxip' en komuno por diri cxiujn nun, ke reinvitas nin la suno. Hej, sinjoro Pauxl'! nin sensoifigu plej! urbanoj iras cxie kvazaux sceno en kinej' trankviligxu, kolego, vi ne ixu psikopat' se placxas vin gxenad', igxu vi soldat' Ne sxirmas la ombro, impetas la varm' cxieas knabinoj kiel mevoj en svarm' de la monto gxis la mar' ni ludas kaj gxuas gxis iu knabinet' jam ne plu menstruas. Regeo, flugu! flugu kiel abelo al mia frauxlino flugu gxis la orelo por diri pri la suno ke gxi jam atendas sxin, ke kanti por sxi ja estas mia vivdestin'. ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www.massilia-soundsystem.com/|Massilia Sound System]] * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/sunobriloj.htm * [[http://en.wikipedia.org/wiki/Vinilkosmo|Vinilkosmo]] {{tag>kanto litero_s okcitana infana}}