====== Sunradieto ====== ^Teksto|H. Van ROOY| ^Muziko|Alfons SCHREY| ^E-teksto|[[Martha VERVLOET]]| ===== Teksto ===== En malgranda sia lito Kusxis knab’ kun malesper’; Estis tiel malagrable Dum malhelo pluvveter’. Estis cxirkaux li silente; Panjo estis nun jxus for… Sur lia cxmiz’ ruligxis La larmetoj de dolor’. Vidu, jen! tra l’migraj nuboj Boras ora sunradi’; Tra l’malgranda fenestreto Gaje sxtelrigardas gxi. Sur vizagx’ de l’knab ekbrilis Rugxo kaj felicxo nun. Kiam ekdormetis knabo Dolcxe resubigxis sun’… {{tag>kanto litero_s flandra}}