====== Super ĉio la ideo ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[Teo Jung]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Pasas, venas la jarcentoj. Mortas, renaskigxas gentoj. Gxoj' alternas kun doloro, ridon sekvas larmo, ploro. Sed tra gxojo kaj tra veo, tra pereo kaj rekreo venke lumas la Ideo. Cxu ekpalas sun' kaj steloj, cxu disfalas mond' cxieloj, kaj rikanas la infero, — aux sin levas nova Ero al sublima apogeo: Glore restas kaj majestas super cxio la Ideo. Pro l’ Ideo ni fervoras, pro gxi luktas kaj laboras; pro l’ Ideo ni suferas kaj serene nin oferas. Sed ne pro la venktrofeo, ne pro oro, ne pro gloro: Sole nur pro la Ideo. Iam brila tag' naskigxos: Venke nia ag' kronigxos; sin komprenos la homaro kaj kunvenos cxe l’ altaro de tutmonda jxamboreo, manifesti, kune festi la triumfon de l’ Ideo. {{tag>kanto litero_s esperanto}}