====== Supre staras sur la monto ====== ^Teksto|Uhland| ^Muziko|E. Ducommun| ^E-teksto|[[wpeo>L. L. Zamenhof]]| ^Origina titolo|Droben stehet die Kapelle| ===== Teksto ===== Supre staras sur la monto La silenta kapeleto. En la valo, cxe la fonto, Gxoje kantas pasxtisteto. Sonorado, mortkantado Nun eksonis tra l’silento — Haltis knabo en kantado Kaj auxskultas kun atento. En la tombojn de l' monteto El la valo cxiu venos, Ankaux vin, ho pasxtisteto, Oni iam tien prenos. {{tag>kanto litero_s germana}}