====== Sur boato ====== ^Muziko|V. Solovjov-Sedoj| ^Teksto|V. Lebedev-Kumacx| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Sur boato.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Sur boato.png}} De la horo, kiam mi revidis vin Mian koron regas gxojo pli kaj pli, Kaj alie vivas mi kaj spiras mi De la horo, kiam mi revidis vin. Mia kara, denove ni kunas, Glitu foren kaj foren, boat'. En la koro sonoras kaj sunas La kanteto pri la amat'. La okuloj - steloj de la primaver' Respegulas la vesperon de argxent', Super akvo lumas klare en silent' La okuloj - steloj de la primaver'. Mia kara, denove ni kunas, Glitu foren kaj foren, boat'. En la koro sonoras kaj sunas La kanteto pri la amat'. Mi rigardas kaj mi gardas, kara, vin, Pri disigxo rememoras kun kortrem', Kial do, ne povas mi kompreni mem, Mi rigardas kaj mi gardas, kara, vin. Mia kara, denove ni kunas, Glitu foren kaj foren, boat'.. En la koro sonoras kaj sunas La kanteto pri la amat'. {{tag>kanto litero_s rusa notoj midi akordoj}}