====== Sur flugiloj de aviadil' ====== ^Teksto kaj muziko| [[Maria KOĈETKOVA]] | ===== Teksto ===== Sur flugiloj de aviadil' Logxas helaj rebriloj de l'suno. Ie restis la amo, kaj vi Min forgesos post longa auxtuno. //Refreno:// >Logxas sola vero Kiam tero restos sube - Gxin ne tusxas la forges' Super lando de blankaj nuboj, /: //Kie logxas cxiela kares//. :/ Cxu memoras vi, mia amik', Kanton simplan de l'birdo gxojplena, Farbojn de la fabela penik', Stacidomon en frua mateno. //Refreno:// >Flugas la animoj >Rigardante teron suban, >Kaj ne nepras la konfes' >Super lando de blankaj nuboj, >/: //Kie logxas cxiela kares'.// :/ En printempa cxielmelodi' Kantas hxore bruema birdaro. Vivas amo gxis nun, eble vi Ne forgesos min post tuta jaro, //Refreno:// >Flugas la animoj Rigardante teron suban, Kaj ne nepras la konfes' Super lando de blankaj nuboj, /: //Kie logxas cxiela kares'.// :/ {{tag>litero_s kanto}}