====== Sur la bordoj de l' Kondamajn' ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Sur_la_bordoj_de_l_Kondamajn.mid}}| Noto: La vivo de la auxstraliaj pioniraj virinoj estis tre soleca, precipe kiam la viroj devis labori for de la hejmo. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Sur_la_bordoj_de_l_Kondamajn.png}} La hundoj bojas karulin', mi devas iri nun, Laboras la brutistoj kaj levigxis jam la sun'. Deziras mi renkonti antaux tiu cxi vesper' Aliajn sxaftondistojn cxe la Kondamajn-river'. Ho Vilcxjo iros mi kun vi, konsentu sen rezist', Mi tondos la harfrangxon kaj mi estos sxaftondist'. Vi estros pri l’tondad' dum mi vin helpos kun fier', Kaj lavos viajn vestojn cxe la Kondamajn-river'. Ho Nansi bedauxrinde vi ne akompanos min, Ne estas eble laux ordon' alveni kun virin'; Cxar via korpa malfortec' kondukus al sufer', Kaj igxus vi malsana cxe la Kondamajn-river'. Ho Vilcxjo ne forlasu min sed restu tie cxi. Vi igxos bienisto kaj edzino igxos mi. Laboros forte mi por vi kaj baldaux pro prosper' Forgesos vi la vivon cxe la Kondamajn-river'. Ho Nansi la foriron ne haltigu per persvad', Kunuloj nun atendas por ekmarsxi laux la pad'; Sed post la sxaftondado mi promesas kun sincer' Rapide hejmeniri de la Kondamajn-river'. {{tag>kanto litero_s angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}