====== Sur la glacio ====== ^Teksto|Adolf GEYSKENS| ^Muziko|VAN NIEUWENHOVEN| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ^Kantas|Op het ijs| ===== Teksto ===== Je iu hela vintra tag’ mi glitis sur glacio; subite Jetje sur la lag’ aperis, kun gracio, glitilojn metis al pied’, mi petis de l’infano kondukis sxin cxe l’mano… Ridante jesis sxi pri l’pet’. Delonge jam mi amas sxin kaj restis sen konfeso; sed kiam sola kun knabin’, forigxis timimpreso. Al sxi mi diris: „Mia kor’ paroli al vi devos aux pro cxagreno krevos cxar mi vin amas kun favor’. Rugxigxis kaj rigardis sxi min firme en okulojn; paligxis mi pro l’emoci’, pro grandaj la stimuloj. Kaj kiam vidis nin neni’, gxenate sxi ekdiris: „Vin cxiam mi sopiris…” Per kiso fermis busxon mi. Kaj plue glitveturis ni, sed multe ne progresis; ni ridis, flustris dolcxe pli, mi ame sxin karesis. De l’vintra tag’ la rava fin’ postrestos en memoro; cxar Jetje, mia gloro por cxiam apartenis min. //Rekantajxo:// >Ni balancis kaj dancis en vent’ kun talent’ Man’ en man’, sur flugiloj portataj sxi rugxigxis pro gxoj’ kaj en sama la voj’ glitis mi kun envi’ delikata. {{tag>kanto litero_s flandra}}