====== Sur la monto ====== ^Teksto/Muziko|[[klari mikola|Klára MIKOLA]] - Laca [[László GARAMVÖLGYI]]| ^Kantas|Mikola - Garamvölgyi| ===== Teksto ===== Mi ofte iras al la monto, kie la bruo de la urbego farigxas konstanta zumzumado, kaj la domegoj sxajnas malgrandaj alumetskatoloj. Tie mi vidas, kiom etaj estas ni, homoj. Mi gxoje salutas tie la venton, kiu refresxigas la urban aeron, kaj mi estime rigardadas la montopintojn kaj la cxielon, la senfinan, la neniam atingeblan. Mi sxatus, se foje cxiuj homoj alvenus cxi tien malkovri: kiom da koloroj povas havi la vesperaj nuboj, por ke ili ne plu malpurigu la cxielon per cxiam griza fumo. Vidu, la monto belegas, kie regas sengxene la natur', en vi amon, felicxon gxi vekas, kaj kredon pri futur'; Sentu: la mondo tre grandas, kaj vi estas nur gxia er', do, vi agu prudente, ke regu la pac', vivu cxiuj gxoje sur la ter'! {{tag>kanto litero_s esperanto}}