====== Sur tute fremda voj' ====== ^Teksto|Sándor HALMÁGYI| ^Muziko|Róbert LOVAS| Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapesxto. Origina titolo: "Idegen utakon". Origina kantisto: ... ===== Teksto ===== Viv' vagabonda, sen vi en sol'. Jun' pereonta, regas malgxoj'. Sur tuta fremda voj' iras mi, la belan memorbildon plu gardos mi. Jar' jaron sekvas, vintron auxtun'. Blovas la vento, estas mallum'. Sur tuta fremda voj' iras mi, la belan memorbildon plu gardos mi. Jen kion mi malbone faris, kaj cxio bona falis, kaj la cxielon kovras griz'. Viv' vagabonda, sen vi en sol'. Perdis vi brilon, mankas la gxoj'. Sur tuta fremda voj' iras mi, la belan memorbildon plu gardos mi. Jen kion mi malbone faris, kaj cxio bona falis, sentas mi kion fari, tuj reiri! Tuj reiri! Jen kie mi eraris, puno jam sur min falis, vi - sentas mi - atendis min, sole min! Sole min! {{tag>kanto litero_s hungara}}