====== Surplanka Ploro ====== ^Teksto, Muziko, Kantas|Simmon Keith BARNEY (origine laŭ la kaŝnomo "Aĉjo")| ===== Teksto ===== [[Am]] '' [[Am]] [[Dm]]'' Cxirkauxbrakas mi la plankon '' [[G]] [[C]]'' suferante egan mankon '' [[F]] [[Dm]] [[Bm11 b5]] [[E]]'' de amikoj meritantaj koran dankon El okuloj fluas larmoj pro memoroj pri la cxarmoj kiuj portis min en emociaj svarmoj De l' komenco vin mi sentas familio. Vi auxtentas. '' [[F]] [[Dm]] [[Esus]] [[E]]'' Mi forlasus mian landon cxar vi tentas. //Refreno:// ''[[Am]] [[Dm]]'' Honte, kasxe, mi nun ploras ''[[G]] [[C]]'' dum malgaja kor' doloras ''[[F]] [[Dm]]'' memorante kial vin mi tre adoras. '' [[Esus]] [[E]]'' Vi valoras ... Vi subtenis min, gefratoj per kungxojoj kaj kompatoj, sed deziris mi ke restu pli da datoj. Kun bedauxro kaj deziro, solidaro kaj sopiro, ni preparis nin hezite por foriro. Adiauxis ni kun vorto promesante ke, laux Sorto, mi renkontos vin denove antaux morto. //Refreno:// >Honte, kasxe, mi nun ploras >dum malgaja kor' doloras >memorante kial vin mi tre adoras. >Vi valoras ... Mi lamentas post vojagxo tre mallauxte pri l' miragxo kiu helpas vidi ekster mia kagxo. Nun mi scias malespere ke ne eblas vidi vere la vizagxojn de amikoj cxi-vespere. Mi ne estas plena homo sen amikoj. Jen simptomo kiu pruvas ke mi estas nur fantomo. //Refreno:// >Honte, kasxe, mi nun ploras >dum malgaja kor' doloras >memorante kial vin mi tre adoras. >Vi valoras ... Uuu-uuu-uuu... //Fina Refreno:// Honte, kasxe, mi nun ploras dum malgaja kor' doloras memorante kial vin mi tre adoras. '' [[Esus]] [[E]]'' Vi valoras -- tamen foras. ''[[E5]] [[E7(sen 3)]] [[Esus]] [[E]]'' Cxu auxroras? Mi ignoras kaj langvoras! ''[[Dm]] [[Fm]] [[E7]] [[Am]]'' Vin, amikojn miajn, mi honoras... ===== Eksteraj ligoj ===== * https://esperantofre.com/verda/rv112.mp3 - Debuta registrajxo * https://youtu.be/UmUO2x8tvN8?si=j6hJEHYsOdIyJ9lr - Koncerta versio (ĉe NASK) {{tag>kanto litero_s}}