====== Surstrande ====== //Kantas [[Kajto]]// //Auxtoras J. DUIJS kaj Nanne KALMA// ===== Teksto ===== Kusxas mi sur sablo varma Preskaux sola sur la strando Kaj efikas kiel brando la sonoj de la maro cxarma Sono kun eterna dauxro auxdigxas ehxe kontraux duno Dum brilas varma suno min revigas mara plauxdo Okuloj miaj sekvas fore blankajn mevojn kaj enkore Mi en tutmalnova revo sxvebas kiel blanka mevo Dorse sur la flava sablo kun la manoj sub la kapo Mi libere sori povas Flugilojn mi gracie movas {{tag>litero_s kanto}}