====== Survoje ====== ^Teksto/Muziko|[[klari mikola|Klára MIKOLA]] - Laca [[László GARAMVÖLGYI]]| ^Kantas|[[Mikola - Garamvölgyi]]| ===== Teksto ===== Jen, denove mi estas survoje, cxar resti senmove ne eblas por mi, plej granda libero ecx sen eta pelo, kaj montros vespero, kie dormi. Jen, valo belegas, kaj monto gxin regas, ja ilin ne tegas la urba fum', jen, pura rivero kaj herbo sur tero, konvena aero por homa pulm'. De fremdaj homoj kun nedireblaj nomoj en strangaj domoj en fora land' ricevos mi panon, bongustan bananon, fresxigan banon kaj gluton da brand'. {{tag>kanto litero_S esperanto}}