====== Sussex ĉe la mar' ====== ^Auxtoro|W. Ward-Higgs| ^E-teksto|R. G. Fidler| ^MIDI|{{:muziko:Sussex_cxe_la_mar.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Sussex_cxe_la_mar.png}} Venas la temp’ por marsxi, Nun al vi estu gxoj'. Gaje la blovmuziko Belsonas sur la voj'. Ni pensas pri la hejma land' Kaj pri la amikar'. Tial kantos mi, jes, kaj kantu vi Pri Sussex cxe la mar'. //Rekantajxo:// >Cxar - Venas ni de Sussex, Sussex cxe la mar'. Ni plugas, semas, fosas, falcxas Jen, en la kampar’. Kaj se vi nin vizitas Sciigxu sen erar': Gxis la lasta hor’ batos nia kor’ Por Sussex cxe la mar’. Ho! Sussex! Sussex cxe la mar'! Bela Sussex cxe la mar'! Gxis la lasta hor’ batos nia kor' Por Sussex cxe la mar'. Frue en la mateno, Ek de la sunlevigx’, Tiam ni devas marsxi Gxis venas vesperigx'. Sed marsxas ni en harmoni' Kun brava kunular'. Tial kantos mi, jes, kaj kantu vi Pri Sussex cxe la mar’. Vagas ni trans la marojn; Vagas ni tra la mond'. For de la geamatoj, For de la hejma rond’. Sed cxiam restos en memor' La dolcxa knabinar' Kiu gxis la fin' atendadas nin En Sussex cxe la mar'. {{tag>kanto litero_s angla notoj midi akordoj}}