====== Svedlando ====== ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Ej med stora later och starka ord| ^Originala teksto|[[Axel Lundegård]]| ===== Teksto ===== Ne per grandaj gestoj kaj fanfaron' montru vian amon al hejma zon'! Sed malantaux plugilo, en drasxej', mia filo, kaj per mensa fort' kaj solida kon'! Floras la patrujo, se volas vi, lumas bela, ricxa en harmoni'. Cxu vi penas, ne plendas? nur de tio dependas, cxu en la estonto prosperos gxi. Ne sen ricxo, varmo la sveda ter’ kusxas; kaj sub negxo sin kasxas fer'. En somer' en la valo maturigxas sekalo en susur' de l’ pinoj sur sveda ter', Negxland', sunland', auxdu! Al rif ‘kaj bord' mil ondetoj susuras post vintra mort'! Agas, kantas mil junaj voloj fortaj kaj kunaj, kreskas la patrujo en viv' kaj fort'! {{tag>kanto litero_s sveda}}