====== Sven kaj Siv ====== ^Teksto|Reine Svensson| ^Muziko|M. Andreasson| ^E-teksto|Märtha Andreasson| Tiu cxi kanto estis supozeble la unua, surdiske eldonita pop-muzika Esperanta kanto. Gxi aperis sur malgranda vinildisko en marto 1979 en REC-Studio en Kungälv, Svedio. Produktis gxin la eldonejo "Esperanto-Disko AB" ===== Teksto ===== Sven veturas Volvon, kaj Siv kolektive, ke Sven havu la auxton - estas definitive! Cxar Sven maldiligentas kaj Siv ne bone stiras, ke Sven havu la auxton - neniu kontrauxdiras. Siv finas je kvina, kaj Sven je la kvara, tamen sxi preparas mangxon; - estas ordo ja memklara. Cxar Sven volas ripozi kaj la jxurnalon legi, post mangxo lasas li al Siv en la kuirejo regi. Sven rigardas televidon, estas "Sveda Magazino", sed Siv purigas tiel, kiel (kvazaux) estus sxi masxino. Sxatus sxi sidigxi, cxar sxi sentas sin tre laca, sed kafon volas Sven, ne bezonatas seg' matraca. Doloras kap' kaj kruroj, nun Siv dormigxi volas, sed Sven aliel volas, cxar la sango en li bolas. Poste ambaux dormas, trankvile kaj peze, provi Siv vekigi - tio estus ja freneze. Sonas vekhorlogxo, vokas Siv: "Levigxu! Mangxpakajxon kaj kafon al via Sven pretigu!" Sven iras laboron, kisinte sian Sivon, nur eblas al virino elteni tian vivon. Paroloj kaj kanto: R. Svensson/M. Andreasson Distribution: Esperanto-Disko AB, 2265, 425 90 Hisings Karra ====== Eksteraj ligoj ====== * http://eo.wikipedia.org/wiki/Sven_kaj_Siv - Sven kaj Siv en la vikipedio * http://www.senlime.be/Cours/D05.mp3 - auxskultu la kanton {{tag>kanto litero_s Esperanta}}