====== Ŝia Ĉiel ====== ^Teksto|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^Muziko|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^E-teksto|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^Kantas|[[Eterne Rima]]| ===== Teksto ===== (karaokeo ekzakta) neniam per la am' ĉiam per la mon' ĉu estos por la dam' vere ia malbon'? se mi traktos ŝin tiel kiel? nur mone! neniel trovos mi la vojon al ŝi al ŝia ĉiel' neniam per la am' ĉiam per la mon' ĉu estos por la dam' vere ia malbon'? se mi traktos ŝin tiel kiel? nur mone! neniel trovos mi la vojon al ŝi al ŝia ĉiel' mi estis tre feliĉa ĉiutage aĉetante ion belan por mia reĝin': ringon novan, robon helan tutan ĉielarkon el diamantoj gantojn ĉarme dekoritajn, bukedon da diantoj vizitantoj en vendejoj kie mi frekventis montris la envion, jes! tion ili sentis mi estis tutcerte plej bona kliento de la vendistinoj ĉiam venis komplimento mi diris: tio estas por ŝi, mia amo lunde, marde, merkrede - regule la samo mi scipovis trovi tempon por vere ĉarma donaco superŝutis vin per ili arde, sen laco en la aŭtosalon' por vi mi mendis ekscitigan lamborghini asertis ke la amon ni ne povos fini tamen poste mi eksentis ke ĉio malis unua larmo falis neniam per la am' ĉiam per la mon' ĉu estos por la dam' vere ia malbon'? se mi traktos ŝin tiel kiel? nur mone! neniel trovos mi la vojon al ŝi al ŝia ĉiel' neniam per la am' ĉiam per la mon' ĉu estos por la dam' vere ia malbon'? se mi traktos ŝin tiel kiel? nur mone! neniel trovos mi la vojon al ŝi al ŝia ĉiel' ni krozis kaj krozis tra kvartal' en nia limuzinet' vi ŝajne feliĉa, sed en okuloj ia pet' kiun mi longe tute ne povis kompreni amuze: al via liberec' ne volis ĝeni mi esprimis amon per multekostaj valoraĵoj restaĵon lasis por vi mem - trovu agrablaĵon pensis mi, sed ĉiam tamen io mankis, nuanco kvazaŭ melodio ludas, sed ne okazas danco romanco tia estas bela, fabela, sed ne vera nur mistera, senpera konfes' - marĝen' cetera itale primavera: tion mi volis al vi doni sed koro fera rustiĝas, "buona sera, adiaŭ honey!" la vero homon skuas, vivo nin instruas ke la tintad' de juveloj foje bruas fine venis tempo, mi eksentis ke ĉio malis unua larmo falis neniam per la am' ĉiam per la mon' ĉu estos por la dam' vere ia malbon'? se mi traktos ŝin tiel kiel? nur mone! neniel trovos mi la vojon al ŝi al ŝia ĉiel' neniam per la am' ĉiam per la mon' ĉu estos por la dam' vere ia malbon'? se mi traktos ŝin tiel kiel? nur mone! neniel trovos mi la vojon al ŝi al ŝia ĉiel' ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www.ipernity.com/doc/eternerima/4436565/| Ŝia Ĉiel (ipernity)]] {{tag>kanto litero_sx hiphopo}}