====== Ŝipestro Tabako ====== ^Muziko\Teksto|[[L. DEIJ]] kaj [[Nanne KALMA]]| ^Kantas|[[Kajto]]| ===== Teksto ====== Tuttage kalfatri kaj sxmiri kaj sxnuri Sxipestro Tabako postulas obstinon Sed albordigxinte ne scios plezuri Kaj ankaux ni kunplezurigos frauxlinon "Permeson? Pro kio? Sep sakoj da vento! Tagnokton, Ne pli!" Jen la sakra konsento Kaj kredu ne kredu, sed gxis la templimo Ni estas sekvataj de lia animo Gxi grumblas el rompita rumbotelo El la deliro de maristebrio Avertas nin sur sojlo de bordelo Kaj vokas nin per vocxo ventokria "Sur la sxipon! Cxiel' kaj cxiomo Hisu la velojn kaj for de Sodomo!" Kaj kaim ni sentas subplande ferdekon Ni miras ke povis ni spiri fetoron De brando kaj fum', cxar ni sxatas la peklon Ni sxatas la pezan muskolan laboron La dormon profunden en lula hamako Ni sxatas la tondrojn de nia Tabako Cxar kredu ne kredu, sed gxis la marlimo Ni levas la ardo de lia animo Amiko en senvent' kaj uragano Kaj patro dum soifo kaj skorbuto Sed en plezurkvartalo - puritano Tabak' sin fermas for en la kajuto "Forpermeson? Mil rapoj el pomo!" Tamen li donas - Tabako - la homo! {{tag>litero_sx kanto}}