====== Ŝipveturadon konis homo ====== ===== Teksto ===== Sxipveturadon konis hom’, videvidevitbumbum, Kolumbo estas lia nom'; videvidevitbumbum. Lin peze premis zorgoj, cxar li sercxis landon en la mar'. Gloria, viktoria, videvidevit-juhajrasa Gloria, viktoria, videvidevit-bumbum. Trinkante kafon en maten', "Ho dank' al Di'!"li kriis,"Jen subite per unua tram' hispana regx’ alvenas jam." "Kolumbo, ja de kelka jar' vin ofte gloris fama far’! Nur unu gloro mankas pli: Eltrovu Amerikon vi!” Ekiris li je l’ sama hor' Kaj multajn tagojn velis for. Sed iam "Lando!" vokas li, "Konata sxajnas cxio cxi!" Sur land' popolon vidis li, kaj diris: "Bonan tagon, vi! Cxi-tie Amerik' sen dub'." "Ho jes", respondis tuta grup'. Kaj cxiuj kriis nun en tim': "Jen tamen li eltrovis nin!" Ilia cxef: "Sinjoro ho, vi estas ja Kolumbo do!" {{tag>kanto litero_sx germana}}