====== Ŝpinu la lanon ====== ^Tipo|traduko el franca lingvo| ^Originala titolo|[[File la laine]]| ^Muziko|[[Robert MARCY]]| ^Teksto|[[Robert Marcy]]| ^E-teksto|[[Gianfranco MOLLE]]| ===== Teksto ===== En milito de Valuxa' de Brian' la grafo mortis. Cxu li estis ulo brava ni ne scias, ne jam certe; sed grafino forlasita bedauxrante lian morton dum jarcentoj kaj jarmiloj sxi ploradis sian sorton. Sxpinu la lanon, la tagojn sxpinu; kredu ankoraux ke li revenu. Libro de dolcxaj songxoj de l' koro pagxojn malfermu al sxia doloro. Jam centope kaj milope nun revenas la arme' al familioj ili alvenas al la urb' kaj al sia ej', sed grafino forlasita ne retrovos sian amon kaj la koron ne varmigos de l' kamen' la granda flamo. Sxpinu la lanon, la tagojn sxpinu; kredu ankoraux ke li revenu. Libro de dolcxaj songxoj de l' koro pagxojn malfermu al sxia doloro. Kavaliro en batalo vi ne konas malkuragxon estu akra via glavo kaj fiera la vizagxo; al sturmanta malamiko estu trafa kontrauxstaro: vin atendas malpacience sxi malantaux la remparo. Sxpinu la lanon, la tagojn sxpinu; kredu ankoraux ke li revenu. Libro de dolcxaj songxoj de l' koro pagxojn malfermu al sxia doloro. {{tag>litero_sx kanto franca}}