====== La ŝtormidoj ====== ^Teksto/Muziko|Fritz SETTKE| ===== Teksto ===== Idoj ni estas de sxtormo, lavang', princoj en mondo mizera. Pelas antauxen avida nin sang' gxis en la domo subtera. Gaje ni kantas kaj ridas en rond' fringoj kaj merloj ecx miras. Moku kaj kracxu la acxa tutmond' tamen la sun' ne subiras. Spite ni luktas tra fluso kaj flam' frapas sur pordojn, sur cxiujn. Manon gastaman kaj koron kun am' preskaux ni trovas neniujn. Cxiam antauxen laux strando kaj strat', vigle kaj brave ni iras. Ecx se forvergas nin fremda kaj frat', tamen la sun' ne subiras. Sed malproksime cxe l’fin' de l’infer' kie odoras la floroj, plendas la kantoj en granda aer', tie elversxas sin koroj. Kaj pro l’doloroj de nia kunul' memaj suferoj foriras. Tiam denove tra nokto kaj brul', tamen la sun' ne subiras ! {{tag>kanto litero_sx}}