====== Taglaboro finiĝas ====== ^Teksto|Oskar Hansen| ^Esperanta teksto|[[Poul Thorsen]]| ===== Teksto ===== Taglaboro finigxas en fulga la hal', ecx por pezaj masxinoj suficxas, kaj dum fajfas sirenoj el tuta kvartal’, tiam kvazaux la viv' renaskigxas. Mia vocx' laborista levigxas por kant', vocxe kresku en grand' laborista la kant', gxi rektigas la dorson post pena labor'; vivo vokas en plena valor'! Aux mi sidas hejmece en paco kaj gxu' de ripozo, dum mia la ricxo, la infanoj, ludante sur brak' kaj genu'! min plenigas per trema felicxo. Mia vocx' laborista levigxas por kant', vocxe kresku en grand' laborista la kant', la etuloj gxin lernu per ama volont' por kreskigo de pli bona mond'. Ofte sxajnas, ke tuta la granda batal' igxas nura hezit' kaj trankvilo. Oni sentas sin kiel birdego en fal' kun dolore vundita flugilo. Sed per vocx' laborista tuj sonas la kant', vocxe kresku en grand' laborista la kant', tiam manoj trolacaj pro tedo aux pen' tuj pugnigxas por nova ekpren'. Estas eble, ke baldaux la nuna soci' pro maljusto kaj putro diskrevos, tiam estu ni pretaj por revoluci', ne konservi sed venki ni devos. Kaj per vocx' laborista levigxu la kant', vocxe kresku en grand' laborista la kant'. Ni konstruos la mondon en just' kaj labor', venkos ni, laborista la hxor'. {{tag>kanto litero_t dana laborista}}