====== Takt, takt ====== ^Teksto|Bjørnstjerne Bjørnson| ^Esperanta teksto|[[H. P. N]]| ===== Teksto ===== Takt', Takt', marsx' en takto, Jen duono de l’barakto. Gxi la multajn kune ligas, Gxi timulojn kuragxigas, Gxi forigas tuj inerton, Kaj al cel', fiksita gxoje, Donas gxi viglecon, certon, Ja ecx pii ol dudekfoje. Takt', takt', marsx' en takto, Jen duono de l’ barakto. Se kelkcentoj takte irus, Ecx neniuj tial mirus, Se ni takte marsxus mile, Certe iu nin atentus, Marsxus takte ni centmile, Tiun mugxon cxiuj sentus. Takt', takt', marsx' en takto, Jen duono de l’barakto, Do en tuta mond' ni penu, Ke ni cxiuj takton tenu, Se ni takte marsxas tiel, De la sudo gxis la nordo, Tiam korektigxas iel, Kio estas nun malordo. {{tag>kanto litero_t dana laborista}}