====== Tambura tango ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Mikaelo BRONSXTEJN]]| ===== Teksto ===== Estis nia printemp’, fajra vivo en tendoj, reciproka subten’ kaj atendoj, atendoj! Horizont’ en real’ nian marsxon nur randis. Nia juna batal’, nia juna batal’ en la vicoj paradis. Vokis nin violonoj, feste flutoj aklamis. Unuecaj kolonoj en marsxado ekflamis. Inter la naskigxanta gitarista kulturo – ankaux mi kun tamburo. Tamen, estis la vocx’, – mi memoras ekzakte, – ke en nia dibocx’ frapas mi ne entakte. Sed en sxat’ aux malsxat’ la tamburo subtila por komuna marsxad’, por komuna marsxad’ estis certe utila. En aera aromo sonis vok’ hipofea. Iu marsxis cxe domo kun edzino trofea. Inter akra avido, inter dolcxa murmuro – ankaux mi kun tamburo. La cxefurba motiv’ estis loge karesa. Cedis ies naiv’ al la tango promesa. Ekis li en fervor’ kun la rozo en dentoj... Dauxris marsxi en for’, dauxris marsxi en for’ ni kun niaj atendoj. Kruda marsxo soldata jam eliras el modo. Por la tango amata venis nun periodo. Staris bonaj amikoj kun ampleksa seruro antaux mi kun tamburo. La plej norda provinc’ en blizardoj min lulas. Mi felicxas pro vin’ kaj nemulton postulas. Fortamburis la jun’, vekis novan futuron. Kovras polva katun’, kovras polva katun’ la fidelan tamburon. Sed en songxo mi auxdas milpiedan pasxadon, kaj animo alauxdas sekvi l’ venkan paradon. Iri kontraux la vento, kaj balanci sur sxnuro prenu min – kun tamburo. {{tag>kanto litero_t}}