====== Tempo ====== //Teksto kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Tempo kuras, tempo pasas, Tempo punas, temp' kuracas; Tempo regas la mondon. Tempo mankas, temp' abundas, Tempo rampas, tempo kulpas; Egaligas junan kaj oldan. //Refreno:// >Estas tempo por vivo, >Estas tempo por morto, >Estas tempo por krioj, >Estas tempo por vortoj. Vivo estas la servanto De la tempo senkompata; Gxin ne tusxas la sentoj. Povas esti vi tre ricxa, Aux povrulo malfelicxa - Cxiujn la samo atendas. //Refreno:// >Estas tempo por amo, >Estas tempo por floroj, >Estas tempo por famo, >Estas tempo por ploroj. Cxu do estas la bezono Por kvereloj kaj malbono; Ja por cxiuj samas premio. Vivo estas nur momento, Gxi urgxigas trovi sencon En ekzisto nia... //Refreno:// >Estas tempo por preni, >Estas tempo por doni, >Estas tempo kompreni, >Estas tempo pardoni. {{tag>litero_t kanto}}