====== La tendara adiaĆ­a ====== ^Muziko|laux hebrea kanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jefim ZAJDMAN]] kaj [[wpeo>Dina LUKJANEC]]| ^MIDI|{{:muziko:la_tendara_adiauxa.mid}}| Tre populara kanto, kantata kutime dum lastaj vesperoj de tendaro. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:tendara_adiauxa.png}} '' [[Am]] [[Dm]] [[Am]]'' ''La arboj silentas konfide'' '' [[Dm]] [[Am]]'' ''en nigre vestita arbar'.'' '' [[C]]'' ''Cxe l'fajro varmiga, jen stare,'' '' [[Dm]]'' '' jen side'' '' [[Am]] [[E]]'' ''kunvenis en rond' amikar'.'' '' [[Am]] [[Dm]] [[Am]]'' ''Sesio, praktiko, laboro'' '' [[Dm]] [[Am]]'' ''kaj pensoj pri cxiutagec''' '' [[C]] [[Dm]]'' ''forflugis momente el cxies memoro'' '' [[F]] [[E]]'' ''kaj restis nur nia junec'.'' //Refreno:// >'' [[Am]] [[G7]] [[C]]'' >''Somero jam antaux forir','' >'' [[Dm]] [[G7]] [[C]]'' >''tendaro proksimas al fin','' >''[[Dm]] [[Am]]'' >''trapasis tagoj en fabelo,'' >''[[Dm]] [[E]] [[Am]]'' >''kutima vivo kaptos nin.'' Rapidos senzorge la jaroj, alvenos post gxojo angor'. Sed tiuj cxi bildoj, pasintaj kaj karaj, abundos en nia memor'. La vocxojn silent' pereigos, forlasos la montojn somer', sed vivos la sent', kiu iam kunigis amikojn dum fajra vesper'. >//Refreno// Post horo sebride fluganta vin prenos cxefurba ekspres'. Memoro prizorgos momentojn apartajn, aliajn atendas forges'. Sur polva senhoma panelo jen staras ni mano en man'. Nur horo por lasta vagado sencela, rideto, senvorta rigard'. >//Refreno// {{tag>litero_t kanto akordoj notoj midi}}