====== Tendara lulkanto ====== ^Teksto kaj muziko [[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Dormu, dormu, mia eta filo, En la lita mola sin'. Eĉ se venos aĉa krokodilo, Mi al ĝi ne donos vin. Vin protektu arbo per folio Kontraŭ venta frida blov'. Dume ne turmentu vin la scio Pri l'kreaĵ' de Zamenhof'. Dormu dolĉe, mia kara bebo, Dolĉe pli ol ĉiuj ni. Ne zorgigu vin la alta strebo Al la sankta harmoni'. Vi ankoraŭ tute juna estas, Ne vizitas vin inkub', Ke postrestas, tute ne progresas Via esperanta klub'. Vin evitu malkviet' kaj tristo, Kaj vi sonĝu pri fein'. Ne riproĉos verda policisto Dum kunven' matena vin. Snufu, snufu via eta nazo, Fiŝ' ne plaŭdu en akvuj'. Dume vin ne kaptis la ekstazo De la stulta lapaduj'. Flugu for doloroj, duboj, timoj, Regu en l'anim' trankvil', Kaj ne gravu adasismaj rimoj, Nek malbona verka stil'. Mi envias al perfekta paco De l' feliĉa infanaĝ', Ĉar ne ĝenas vin la nuda k...orpo De l' nudisto sur la plaĝ'. Ŝvebu sur nubeto blankeŝaŭma Super land' el marmelad'. Kraĉu nun al Manifesto Raŭma Kaj la skismo de l' movad'. Tamen poste granda vi elkreskos, Flugos for de l' varma nest', Kaj la viv' tendara eferveskos, Verde stelos gaja fest'. Noblan celon vi plenumos pene Kaj ne zorgos pri la san'. Tiu celo vin konsumos plene, Prenos vin ostoza man'. Ni post multaj jaroj renkontiĝos En tombej' kun morna trist'. Nekrologon ĵurnalist' dediĉos: "Estis li esperantist'. " Sed dume Dormu, dormu, mia eta filo En la lita mola sin'. Eĉ se venos aĉa krokodilo, Mi al ĝi ne donos vin. ===== MIDI-dosiero ===== {{:tendara_lulkanto.mid|}} ===== Ligoj ===== http://mpovorin.narod.ru http://www.musicexpress.com.br/povorin_eo http://www.myspace.com/povorin http://www.ipernity.com/doc/mikaelo.povorin {{tag>kanto litero_t rusa barda}}