====== Tendara Valso ====== //Auxtora nekonata// ===== Teksto ===== Cxe fajro en la pinarbaro Vespere sonas melodi'. Ekdancas valson par' post paro. Kaj inter ili - ankaux ni. //Refreno:// >Tendara vals', vals', vals', >Tendara valso. >Turnigxas pinoj, pinoj, pinoj >Cxirkaux ni. >Tendaran valson, >Tendaran valson >Senfine mi dezirus >Danci kun vi. Cxirkauxe ne radias varmo - La fajro sur arbar-komplet'. Kaj estas la dancad' pli cxarma, Ol en salono sur parget'. >//Refreno// Muziko sonas kaj neniu En tendoj povas dormi nun. Alvokas cxiujn, cxiujn, cxiujn Tendara valso sub la Lun'. Por ni nur kelkaj tagoj restas, Sed nun ne pensu pri disigx'. Hodiaux niaj koroj festas. Tago, sunigxas, matenigx'. >//Refreno// {{tag>litero_t kanto}}