====== Terpomo ====== //Traduko de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Memorigante pasintjaran terpomon, Vizagxo via aperis en tramvagono. Ho, acxulin', de mia sort' virin'! Mi ridetos al vi sen plor' kaj gxemad' El sub la rad'. Parolis cxiuj - restis mi malatenta - "Vizagx' simia kaj animo serpenta". Sed eblas am' ecx al hipopotam'. Ne revenos pasi', des pli amo nek - Sub tramon, ek! Do vi vizitu mian belan tombaron, Ke tuj forflugu tuta gxia korvaro. Ho, timigil' - diabloj kune mil! Floros mi, la viol' el subtera tavol' Laux propra vol'. Kaj rikanos al vi mia gxoja krani' Kun ironi'. {{tag>litero_t kanto}}