====== Tin-tint’, ringo ====== ^Muziko|hungara popola| ^Origina titolo|Csön-csön gyűrű| ^MIDI|{{:muziko:tintint_ringo.mid}}| Ludo por infanoj 6-12-jaraj. Estas bezonata ringo kaj grupo da infanoj. Oni elektu unu donanton kaj unu sercxanton. La ceteraj staru aux sidu ronde. Ili tenu siajn manojn kunmetante la manplatojn. La donanto metu la ringon inter siajn manpatojn kaj iru ronde, dum cxiuj kantas. Li sxovetu la manojn inter la manplatojn de la infanoj de unu post la alia, sidantaj ronde. La donanto faligu la ringon nevideble inder manplatoj de unu el la sidantoj. Post fino de la kanto venu la sercxanto, kiu dume staris dorse al la societo, kaj divenu, kiu havas la ringon. Se trafis, li estos la donanto kaj la sercxanto estos tiu, cxe kiu estis la ringo, la donanto eniros en la rondon. Se la sercxanto ne trafis, denove li estos la sercxanto. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:tintint_ringo.png}} Tint-tint’, ringo, Ronda ringo, Cxe, cxe vi ranga ringo, Jen tintas, jen tentas, Vi donu gxin al mi! {{tag>kanto litero_t kanto ludo hungara popola notoj midi}}