====== Tiu brakumo unika (Un abbraccio unico) ====== ^Muziko|[[RON]]| ^Esperanta teksto|[[Roberto PIGRO]]| ^Esperanta plenumo|[[Lucio AVITABILE]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[RON]]| ^Originala teksto|[[RON]]| Kanto verkita kaj kantita de la itala artisto RON cxe la festivalo de Sanremo en februaro 2014. ===== Teksto ===== Vi kredu, ke nenio por cxiam restas sama. Ni trovos ja la vojon por eliri. Ni vidos antaux ni alian situacion, tio certas, tio normalas. Neklarigeblas tamen nia em' vojagxi, la nebremsebla homa em' vagadi, tiu sercxo de persono, kiu farigxu celo de nia bezono de amo... de amo. //De tiu brakumo unika, ja nepriskribebla, tiu rigard' mistera, en kiu estas tiom da parolo.// Bezono tre natura estas enamigxo, ja ofte ecx kun tiom da kunpusxigxo, pro tio, ke stultmaniere cxio komplika aperas, nesimpla la amo. //Tiu brakumo unika, ja nepriskribebla, tiu rigard' mistera, en kiu estas tiom da parolo. Longa nokto, helpu min, komprenigu al mi, cxi nehaltigeblan bezonon de amo en mia kor'.// Ho ho ho... //Longa nokto, helpu min, komprenigu al mi, cxi nehaltigeblan bezonon de amo...// Neklarigeblas tamen nia em' vojagxi, la nebremsebla homa em' vagadi, vagadi, vagadi, pro tio, ke stultmaniere cxio komplika aperas, nesimpla la amo. ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=Yx0aEMcNVxU (originala plenumo itallingva) * https://www.youtube.com/watch?v=Xflt-xPTN64 {{tag>kanto litero_t itala}}