====== Tiu ul' (kamarado Gramŝi) ====== //Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]// ===== Teksto ===== La tagon de lia alven' Rekte el land' sardia En sercxo de studa posten' Aspektis li aplombe pri cxio scia Li havis certe neproporcian kapon Ensxultrigxinta fugxe de frostofrapo Mi tion sciis, tiu ul' Mi jam konsciis, tiu ul' Certe ne dauxros longe sur nia tero Sidis li longe dum tutaj tagoj Fermita en kamero Eble li studis sed liaj agoj Cxe mi ne trovis lokon por konsidero Studenta gajo mankis en la rigardo Sed li, ne forgesu, esti gxibul' Kaj sardo Mi tion sciis, tiu ul' Mi jam konsciis, tiu ul' Certe ne havos grandan karieron Liajn okupojn preter studado Neniam mi atentis Sed de la komenco mi divensentis Ke tiu ul' inklinas al agitado Mi tuj komprenis ke li socialistas Pri flaro de cxi-homoj mi fake istas Unuavide tiu ul' Mi tuj komprenis, tiu ul' Baldaux ricevos la merititan pagon Post kelkaj jaroj mi pro hazardo Eksciis kun mirsento Ke tiu ul', de tiu sardo Iel li elektigxis cxe parlamento Certas ke parlamento momente nulas Tamen ne tiajn homojn en rom' postulas Unuavide tiu ul' Mi tuj komprenis, tiu ul' Iel klopodos por lerta elturnigxo Sed mi eksciis ke je finfino Oni ekaktivigxos Por dudek jaroj li malliberigxos Sxparos ni tiel penon de elimino Cxar li malsanas kaj mi asertas vero Ke li vivante ne lasos la karceron Mi tion sciis, tiu ul' Mi jam konsciis, tiu ul' Jen estas fino por revoluciul' {{tag>litero_t kanto}}