====== tiuj kiuj ====== ^Muziko|gx. kapa, r. korseti, gx. mole| ^Teksto|gx. mole| ^Kantas|gx. mole| laŭ prever', ŝvarc kaj aliaj ===== Teksto ===== tiuj kiuj kun ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj tiuj kiuj interŝanĝas alumetojn kontraŭ nestampitaj skaraboj tiuj kiuj filatele afrankita tiuj kiuj defendas //Pacon// per tankoj tiuj kiuj mankas akuzativon tiuj kiuj per biciklo trenas tra afriko la reputacion de la internacia lingvo tiuj kiuj ne ŝatas fumantojn, viandomanĝantojn, enmigrintojn kaj neologismojn tiuj kiuj ŝatas nordeŭropajn virojn tamen sen diferencojn rilate sekson, rason, lingvon tiuj kiuj en bulonjo sur maro tiuj kiuj aldonas al la franca o-finaĵon kaj nomas tion plena esperanta vortaro tiuj kiuj la estonto estas nia tiuj kiuj presigas poemaron je siaj kostoj pri siaj sentoj tiuj kiuj UEA-as CoO-e kiel MoA-oj kaj en KoERo de TEJO kunlaboras kun la KoCo de BoEA kaj kun IEMoWo tiuj kiuj elektas kongrestemon tiuj kiuj virine agadas tiuj kiuj ne parolu al mi pri politiko tiuj kiuj mi estas neŭtrala eĉ pri neŭtraleco tiuj kiuj redaktas gazeton tiuj kiuj pupe teatras tiuj kiuj sciencnivele esploras pri la nombro de butonoj en la jakoj de zamenhof kaj de aliaj pioniroj tiuj kiuj denaskas ĝismorte tiuj kiuj jam dek jarojn eklernis la lingvon kaj ankoraŭ ne finis tiuj kiuj eŭropo estas la lando por ni tiuj kiuj vespermanĝas kun siaj amikoj kaj sendas al Heroldo raporton pri kunveno de la tuturba ĉef-estraro tiuj kiuj ju pli grandas la stelo des pli bone tiuj kiuj nova monsistemo por solvi ĉiujn mondajn problemojn en dudekkvar horoj tiuj kiuj unuope parolas nome de la mondaj amasoj tiuj kiuj memkritikas tiuj kiuj tamen aĉetinda verko plus dek-elcenta sendokosto tiuj... tiuj en roterdamo {{tag>litero_t kanto}}