====== Toleremo ====== **Toleremo** estas kanto de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Por pusxi la cxaron|Por puŝi la ĉaron]]. ^Muziko|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta teksto|[[Julián Hernández]]| ^Esperanta plenumo|[[Julián Hernández]]| ^Tipo| nova teksto | ===== Teksto ===== Ne semu dornojn, ne, en nia ĝardeno,ne, ne aldonu plian lancon al nia flor´, ne limigu disvastigon de la odor´, ne, ne bremsu fruktodonon de nia ter´. (3) Ne portu klaĉojn, ne, al nia domo,ne ne makulu la purecon de la aer´ , ne detruu la trakvilon de nia mur´, ne starigu subtenantojn de la seĝ´. Ne metu barojn, ne, antaŭ nia domo, ne, ne nuligu la klopodojn de la kor´, ne haltigu sanajn pensojn de la ali´, ne damaĝu fratajn manojn de la amik´. (1) Kiom da nuancoj, kiom da koloroj, ni rigardas sur la bild´, la naturon respegulis la pentrist´ . Kiom diversas la motiv´, kaj malsamas la interes´, diferencas la sinten´ en nia ĝarden´. (2) Ne ĵetu ŝtonon, ne, antaŭ nia vojo, ne kial vi volas ne daŭrigon de nia paŝ´ , ĉiam pensu pri la rajtoj de la ali´ , kaj plej gravas idealo de la anar´. (1) (2) (3) Venu la manoj de ĉiuj kiuj deziras Aldoni sian helpon Por puŝi la ĉaron. Bonvenaj estas la manoj de ĉiuj kiuj deziras Aldoni sian helpon por por puŝi la ĉaron. {{tag>kanto litero_t}}