====== Tord Foleson ====== ^Muziko|[[B. UTHMANN]]| ^Esperanta teksto|[[A. SPROECK]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Sie standen in Norwegs Feld...| ^Originala teksto|[[Per SIVLE]]| ===== Teksto ===== La tempo malnova kontraux nova en val' Norvega staris por mortbatal'. Jen la mortontoj kontraux nova la vivofort', Jen la kreskontoj kontraux putra perea sort'. La glavojn eltiris en sama la hor' Kuragxa juna Olaf kaj maljuna griza Tor. Kaj eksonis la korn', ke bruegis la tero, Kaj siblis la sagoj kaj morttrafis fero, Raportas la famo pri glora kuragxul', Tord Foleson, Olafa standardul'. Pri tiu flagportanto oni kantos, raportos Dumdauxre standardojn oni nur portos. Cxar, kiam lin trafis mortiga la sxtal', Li pasxis antauxen al arda batal', Kaj la flagan stangon, per lasta fort', Pusxis enteren, jxus antaux la mort'. La legendo diras: Jen mortis li', Sed la standardo, firme staris gxi. Kaj tion la hom' por memoro ricevu: En batalo sanga la flagon li levu. La viro falu, sed standard' staru firm', Samkiel Norvega Tord, libereca sxirm'. Ja estas bonega, granda tera sort' Ke staras standard', spite homa mort'. {{tag>kanto litero_t kanto germana}}