====== Migra kanto ====== ^Muziko|[[J. W. LYRA]]| ^Esperanta teksto|[[L. E. MEYER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Durch Feld und Buchenhallen| ^Originala teksto|[[J. v. EICHENDORFF]]| ===== Teksto ===== Tra kampoj tre kontente Migronto estu nur Cxu kante, cxu silente Gajega en natur'! Tuj post la sunlevigxo, Dum la solena hor', Bloveto de florigxo Sentigxas en la kor'. Alauxdo, la sendito Matena en aer', Prikantas al vekito La belon de la ter'! Ho, gxojo, de la monto Rigardi trans la val', Kaj de la horizonto Cxielan bluan hal'! Rapide birdoj vagas Kaj nuboj super mi Sed pli rapide agas De pensoj energi'! La nuboj jen deiras Birdetoj sxirmas sin, Sed kantoj, pensoj tiras Gxis la cxiela fin'! {{tag>kanto litero_m germana}}