====== Tra la montoj kaj la valoj ====== ^Muziko|S. Aturov / J. Slonov| ^Teksto|P. Parfenov| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:tra_la_montoj_kaj_valoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:tra_la_montoj_kaj_valoj.png}} Tra la montoj kaj la valoj marsxis nia divizi', /:kaj Primorje en bataloj reakiris glore ni. :/ Rugxaj flagoj kiel kronoj lastajn vundojn kovris jam. /:En la bravaj eskadronoj ni kunmarsxis, partizan'.:/ Longaj jaroj estas vanaj ne forvelkos nia glor'. /:La tacxmentoj partizanaj la blankulojn pelis for.:/ Kiel sorcxaj lumoj faskaj kaj fabelo, por cxiam /:restos sturmaj noktoj Spasskaj, Volocxajevka en flam'.:/ Cedis bandoj malamikaj, krevis blanka tirani'... /:kaj cxe l'ondoj pacifikaj nian marsxon finis ni.:/ {{tag>kanto litero_t kanto rusa notoj midi akordoj}}