====== Tra nokto varma ====== ^Muziko|S. MONIUSZKO| ^E-teksto|[[S. WEJLAND]]| ^Origina titolo|Po nocnej rosie| ===== Teksto ===== Tra nokto varma kant' fluas cxarma, Ehxo for lauxte disiras… En kabaneto la patrineto La vespermangxon kuiras… >Morgaux la festo. La granda resto Ne rikoltita sur valo… Kanto ventado, kantu cikado, Kaj kantu la najtingalo. Kantu ventado, kantu cikado, Kaj kantu la najtingalo. Jen tuj proksima hejmo patrina Dolcxan ripozon promesas. "Diru, filino, nun al patrino, Cxu en rikolt' vi sukcesas?" >Panjo mi juna, tag' estis suna… Kaj min malhelpas sun varma… Laboro cxesis, cxar malpermesis Gxin virga kant' mia cxarma. Laboro cxesis, cxar malpermesis Gxin virga kant' mia cxarma. {{tag>kanto litero_t pola}}