====== Tragedio de homo ====== ^E-teksto|[[wpeo>Mikaelo_Bronŝtejn|Mikaelo Bronsxtejn]]| ===== Teksto ===== Vivis iam knabo blonda Kun okuloj klaraj. Ekposedis Esperanton En mezdekaj jaroj. >La ideo bona Pri la lingvo sagxa Estis tre impona Por knabet' vilagxa. Kaj la popoleto, Paca kaj naiva, Sxajnas plene preta Por eterna vivo. >>Lingvaj studoj, Klubaj ludoj, La tendar' — admiro… Helpis knabo Sian lingvon En antauxeniro >>>Luktis verda revo En la rond' skeptika, Kiel mara mevo Kontraux muro brika. Iris gxi laux pado Dorna kaj diskuta, — Mecxo de l'Movado En amaso muta. Jaroj pasis, lukto dauxris, — Venis tag' apreza! Sed post lauxdoj, post aplauxdoj, — Jen demando peza! >Kial niaj knaboj haste, sen konkordo Cxesis la Movadon en labora ordo? Kial la aferon, ricxan kaj fekundan Jxetis oni ride sub voston hundan? >>Cxu ekzistas digno, sagxo kaj racio? — Estas nur ordigo, laux komisio. Kaj sopiras nun la knabo En la hor' cxagrena. Misa karto — vivoparto, — Sorto abomena… >>>Super altaj montoj Nebuleto staras. Pace mi ripozas: Sentojn sxparas. Ecx se la demandoj Mian kapon tordas. Sagxe flustras ondoj: Cxio bonordas… Homo restu homo, Staras vi aux kauxras. Restas rev' libera, Cxar vivo dauxras! {{tag>kanto litero_t esperanto }}