====== Trankvil' kaj paco ====== ^Teksto|[[Handrij ZEJLER]]| ^E-teksto|[[Eduard WERNER]]| ===== Teksto ===== Trankvil' kaj paco nin karesas, aer' ekmalvarmiĝas nun; herbejmovet' sub roso ĉesas, kaj stelojn kunvenigas lun'. >Krist', nia Di', nin gardas vi, >en hejm', vilaĝ' trankvilas ni. Trankvilon, pacon ĝuas laca sub gastiganta tegmentet', rigardas al ĉielo paca vespere kun elkora pet': >Krist', nia Di', nin gardas vi, >en hejm', vilaĝ' trankvilas ni. Trankvilo por vi, karaj montoj kaj valoj, kampoj, ebenar', Ne dormas la eternregonto, ekbrilas jam la stela mar'. >Krist', nia Di', nin gardas vi, >en hejm', vilaĝ' trankvilas ni. {{tag>kanto litero_t soraba religio}}