====== Trankviliĝu Georgeto ====== ^Auxtoro|popola nordangla tajborda| ^E-teksto|[[wpeo>K.I.S.]]| ^MIDI|{{:muziko:trankviligxu_georgeto.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:trankviligxu_georgeto.png}} Georgo kaj Roterto ambaux kusxis en litet', En logxejo tre malgranda cxe la mar', Sed post mallonga dormo, piedfrapo de Georg' Tiris tiun cxi kriegon de 1'najbar’. //Refreno:// >Trankviligxu Georgeto, ni felicxu dum la nokt’, Cxar ni eble ne felicxos dum la tag', Do, lasu min komforta, per pied’ ne frapu nin, Kaj dauxros mia bela songximag'. Mi songxis, ke mi dancas kune kun Mario Clark, Kaj mi kredis, ke malpeze iras ni. Mi tenis sxin proksime, dum ni valsas en la rond’, Kaj antauxe ne kuragis tion mi. //Refreno// Fiancxon sxian vi ja konas, nome Jacxjo Green, Kredis mi, ke li nin gxenas per insult', Sed songxis mi, ke liajn okulacxojn frapis mi. Se mi dormus, kia estus la rezult'? //Refreno// Mi kredis, ke mi iras kun sxi sur la hejmvojagx', Kaj mi kisis sxin almenaux fojojn cent’; Mi volis, ke neniam venu fino de la voj’, Cxar distanc’ kun sxi ja estas nur kontent’. //Refreno// Mi songxis, ke la urbon Green forlasis sen Mari', Kaj ke domon havas mi, cxe la river'. Kaj kredis mi, ke en pregxejo geedzigxis ni, Tiam, per pied', fusxigis la ceter'. {{tag>kanto litero_t angla popola notoj midi akordoj}}