====== Trans-Eŭrok-Ekspres' ====== ^Teksto|[[Jo NOUSSE]]| ^Muziko|[[Jo NOUSSE]]| ^E-teksto|[[Rikardo CASH]]| ^Kantas|[[Jo NOUSSE]]| ===== Teksto ===== Fojfoje mi emus vivi for de cxiu brua ag' kaj klopodad' de l'mondo. Rumoroj svagaj nur alportataj de mara vento… Cxar naskis min la ventro de Euxropo, karnoza, vorega de l' kolonioj kaj animoj, armil- kaj mizerkomercisto, gxin senkorigis senfina la apetito. //Rekantajxo:// >Trans-Euxrok-Ekspres' (4-foje) Kiel arbo naskigxis mi kun radikoj cxielemaj, sub protekto de cxielarko por frenezaj vojagxoj miaj… Pasas mi cxe cxiuj landlimegoj parolante cxiam kun najbaroj, sercxante vortojn de trans barilegoj, ekfalas jam miaj kapomuroj. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_t franca}}