====== Trans ĉielarko ====== ^Muziko|[[ARLENO Haraldo]]| ^Esperanta teksto|[[PEJNO Simono]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[Judy GARLAND]]| ^Originala teksto|[[HARBURGO E. Y.]]| La kanto de Doroteo el la filmo //La sorĉisto de Oz//. ===== Teksto ===== Ie - trans ĉielarko super ni, ŝvebas land' onidira laŭ iu poezi'. Ie - trans ĉielarko kisas sun', revoj iam riskitaj iĝas por ni plenum'. Al stelo iam preĝos mi kaj noktaj nuboj tage tuj disiĝos, ĉagrenoj suĉbombonos for, jen super firstoj mia sor', nu tion vi vidos. Ie - trans ĉielarko cerule' flugas arkon ĉielen, ve, kial mi, mi ne? ===== Eksteraj ligoj ===== * https://web.archive.org/web/20051130091250/http://ourworld.compuserve.com/Homepages/profcon/e_cxiel.htm {{tag>kanto litero_t}}