====== Trans Torent' ====== //Kantas [[Persone]], muziko: Martin; teksto: Martin & [[Bertilo WENNERGREN]]// ===== Teksto ===== Roso kusxas sur beton' De l' sxoseo Mejloj cent per auxtobus' Lia panaceo Plena luno lumas sxin Atendanta Kuras tra animo jam Sxia dubo hanta //Refreno:// >Sxirmu nin de pluv' kaj vent' >Faru ponton trans torent' >Sed forgesu ne, sinjor' >Ponton inter kor' kaj kor' Alveninte al la cel' Sxia proksimo Li dauxre estas same for De sxia animo >//Refreno// Sidas en apartament' Altekosta Posedant' kun varma korp' Animo frosta Kiam ajn laux la dezir' Veturas li en Auxto aux en jetavi' Sed kien? >//Refreno// {{tag>litero_t kanto}}