====== Tri fratoj ====== ^E-teksto|[[wpeo>Vladimir Türk]]| ^MIDI|{{:muziko:Tri_fratoj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Tri_fratoj.png}} Vivis tri fratoj en olda skotland' nur mizere kun ofta malsat' kaj lote decidis pri la kandidato pri l'kandidat' kiu el ili ekestu pirat' Jam Henry forlasas la hejmon kun trist' malgraux juna, laux sia destin' surmare li vivis kaj rabis sen timo, rabis sen tim' fratojn li helpis per sia meti' La tempo forpasas galope sen cel' Henry revas pri multo da mon' dum fojo aperis sur mar' galiono, la galion' plenu la veloj kaj pretu kanon' Ju pli kurta lukto, des pli granda pred' ondoj lulas nur kilon de l'sxip' merginte la sxipon ricxegas nun Henry pri ties ricx' fratojn li helpis per sia meti' La anglan reganton atingas anonc' malagrabla pri l'kuragxa krim' Henry prenis oron kaj sxipon detruis laux sia kutim' timu la maron, li plu regas gxin {{tag>kanto litero_t notoj midi akordoj}}